top of page

Fore de la modoj, kreemo estas mia pasio.

Mi naskiĝis en Parizo kie mi ricevis mian artedukadon.

Post multaj vizitoj al Norvegio, mi decidis en 1983 ekloĝi en Rogaland, sudokcidente de la lando.

Tie mi trovis vivkvaliton kaj amon.

 

Mi amas ĉi tiun landon pro la trankvileco, la naturo kaj la lumo kiun mi ankoraŭ hodiaŭ trovas magia.

 

Mi prezentis mian arton en multaj personaj ekspozicioj en Norvegio kaj eksterlande.

Dum la lastaj jaroj necesis por mi pro familiaj kaŭzoj tre ofte voĵaĝi al Francio. Rezultis ke mi ne faris tiom da oficialaj prezentoj kiel mi dezirus. Tamen mi neniam ĉesis esti kreema.

 

Mia laboro reflektas la vivon kiun mi amas. Mi ŝatas sciemon, eklektikecon, precizon, fantazion, liberecon kaj belecon.

 

Pro sciemo mi ŝatas vidi kaj lerni de diversaj kulturoj, kaj komuniki en Esperanto.

 

Eklektikeco signifas por mi la emon dividi kun aliaj kaj ligi multspecajn artformojn al mia laboro ; muzikon, literaturon, dancon. Ekzemple mi kune kun dancisto kreis koreografion lige al miaj mobiloj. Ĝi fariĝis evento ĉe la malfermo de ekspozicio ( Virinoj montras la vojon : Odiseo inter diversaj kulturoj »). Aŭ, mi elektas instrumentan aŭ voĉan kompozicion kiu faras simbiozon kun la prezento de miaj artaĵoj ( Hå Gamle Prestegård «  Rencontre et Séparation / Renkonto kaj Disiĝo » Musica de Los elementos – Solar ).

 

La precizo estas mia perfektigema flanko kiu faras tiel ke mi koncentriĝas pri ĉiu eta detalo por akiri kion mi decidis krei, ĉu eta miniaturo aŭ granda fresko.

Ĝi ankaŭ montriĝas kiam mi preparas ekspozicion. Mi ĉiam detale pripensas kiamaniere munti la artaĵojn en la spaco rilate al la arkitekturo kaj animo de la loko.

 

La fantazio helpas krei formon baze de sento per uzado de diversaj teknikoj por transdoni la mesaĝon. Mi iafoje lasas tekstojn aŭ grafikajn signojn miksiĝi en la bildo (« Ici-Ailleurs » ).

Mi strukturigas per grandaj linioj, ludas aŭ per monokromataj koloroj (« Libereco ») aŭ per kontrastoj (« Eterna kontrasto »).

La libereco estas esplori kaj trakti sen limoj diversajn formojn kaj materialojn por esprimi ideon, emocion. Kun ĝojo mi traktas paperon (« Taj Mahal »), tolon (« Akt-Takt »), lignon

(« Sinfonio en ĉielarko» ).

Mi desegnas, pentras, gluas, gravuras, tranĉas, ebenigas, poluras por fari pentraĵon, glubildon, grafikaĵon, lakaĵon, aŭ lignan aŭ metalan artaĵon simplan aŭ tridimensian, senmovan aŭ moviĝantan ( Stavanger Kulturhus – Instalaĵon de mobiloj ).

 

La beleco estas serĉi la estetikon por ekkapti la vivon kun anima paco kaj harmonio.

 

 

Curriculum Vitae

 

Cécile Anda

Naskiĝis en Parizo, 1953 FRANCIO

Loĝas en  NORVEGIO de 1983

Membro de artistaj organizaĵoj

NBK Norske Billedkunstneres Fagorganisasjon

Organizo de profesiaj norvegaj artistoj

LNMNorske Maleres Landsforening

Organizo de norvegaj pentristoj

BKFR Bildende Kunstneres Forening Rogaland

Organizo de artistoj en Rogaland

Arta edukado en Parizo

1969 – 1973 Arta Altlernejo Ecole d’Arts Appliqués Duperré

1973 – 1974 Arta Akademio Ecole des Beaux-Arts

1977 - Universitato PARIS VIII, Branĉo Historio de Arto

Spertoj

Instruis en Arta Lernejo, Aulnay sous bois ( 8 jaroj )   FRANCIO

Praktikis ĉe Grafikejo BKF en Stavanger   NORVEGIO

Praktikis ĉe Grafikejo Grafikan Paya en Jyväskylä   FINNLANDO

Personaj ekspozicioj

2023 - Malferma Ateliero  " Renaskiĝo "  Hommersåk

2023 - Open Studio Stavanger  OSS

2019 -  GALERIO 43  "Aliloke"   La Butte aux Cailles    Parizo XIII   FRANCIO

2016 - ” Juveloj en nordo ” Galerio Hagalid Hjelmeland

2015 – ” De Parizo al Li ” Klepp Kunstforening / Arta Asocio de Klepp

2014 – ” Kompleksa mondo ” Malferma Ateliero Hommersåk

2013 – ” Skandinavaj spuroj ” Frida Hansens Hus / Domo Frida Hansen Stavanger

2012 – ” Nordia lumo ” Institut Français / Franca Instituto Stavanger

2012 – ” Nordia lumo ” Ateliero Résonnances Hommersåk

2009 – Galerio Å’godt! Vindafjord Sandeid

2003 - Migra ekspozicio - Kragerø Kunstforening / Arta Asocio de Kragerø

2003 - Migra ekspozicio - Volda Kunstforening / Arta Asocio de Volda

2002 - Migra ekspozicio - Kongsvinger Kunstforening / Arta Asocio de Kongsvinger

2002 – ”Vojaĝo «Galerio Å’godt! Vindafjord Sandeid

2002 – ”Rigardoj tra la jarojn ” NFKS / Norvega-Franca Kultura Centro Stavanger

2001 – «Vojaĝo” Kunstgalleriet Stavanger

2000 – ”10 artistoj dum 10 tagoj ” Regio BKF Kultura Domo / Stavanger Kulturhuset

2000 – ” Eĥo 2000 « Stavanger Kunstforening / Arta Asocio de Stavanger

1998 – « Virino skribas per bildoj « Porsgrunn Kunstforening / Arta Asocio de Porsgrunn

1997 – « Aperaĵo – Malaperaĵo « Migra ekspozicio Regio Ryfylke Kunstlag

             Sauda, Sand, Rennesøy, Finnøy, Strand, Forsand, Hjelmeland

1997 – ” Renkonto kaj Disiĝo ” Hå Gamle Prestegård Hå

1996 – ” Akt - Takt ” NFKS / Norvega-Franca Kultura Sentro Stavanger

1995 – ” Sen limoj ” Tammerforshus dum la 80a Universala Kongreso de Esperanto Tampere

              FINNLANDO

1995 – Somera ekspozicio Sola Kulturhuset / Kultura Domo de Sola

1995 – ” Signoj & Melopeoj ” I Galleriet - Kunstfestivalo - Sandnes

1994 – ” Eterna kontrasto ” Galerio de La Maison des Amandiers Paris Xxe FRANCIO

1994 – «Eterna kontrasto «NFKS / Norvega-Franca Kultura Centro Stavanger

1989 - Desegnoj, grafikaĵoj, oleaj pentraĵoj, ĉinaj lakpentraĵoj Folken Stavanger

Kolektivaj ekspozicioj

2017 -  Jubilea ekspozicio de Ryfylke Arta Asocio  / Suldal Kulturhus    Sand

2014 – Kristnaska ekspozicio Rana Kunstforening / Arta Asocio Mo i Rana

2014 – ”Niaj Reprezentantoj ” Stavanger Kunstmuseum / Arta Museo de Stavanger

2013 - ” R-Open ” Malfermitaj Metiejoj en Rogalando Ateliero Rezonancoj Hommersåk

2013 – ” Eniro 2013 ” Rogaland Kunstsenter / Arta Centro en Rogaland Stavanger

2009 – ” Mia elekto, mia libereco ” Tou Scene Stavanger

1998 – ” Franca Paletro ” Bærum Kunstforening / Arta Asocio Bærum

1996 – ” Malgrandaj bildoj –Biennale ” Stavanger Kunstforening / Arta Asocio Stavanger

1996 – «Mi vidas – mi memoras» Somera ekspozicio Galerio Ryfylke Sand

1996 – ” Kvin virinoj ” Ateliero Ogna

1996 – Prosess Norsk Kunstbruk Regio LNM Hallingdal

1995 - Espace Delacroix St. Maurice Paris FRANCIO

1993 – «Transiro « regio BKF Stavanger

1993 – Somera ekspozicio Ateliero Ogna

1990 – Prieuré de Biron Bergerac FRANCIO

1989 - Bryne Mølla – Amnesty International - Bryne

1998 – Presentado de grafikaĵoj Hå Gamle Prestegård Hå

1988 – ”Arto en Muelejo ” Bryne Kunstforening / Arta Asocio Bryne

1985 – Kafejo Sting Stavanger

1983-84….87 Franca Asocio Faste Galleri Stavanger

1978 - Maison pour Tous / Domo por Ĉiuj Bagnolet FRANCIO

1975 – Centro Daviel Parizo FRANCIO

Stipendioj 

2000 – Kulturstipend Sandnes kommune / Kultura Stipendio de la Komunumo de Sandnes

1998 - Utstillingstipend / Ekspozicia Stipendio Norsk Kulturråd

1997 - Debutantstøtte / Ekonomia Stipendio Norsk Kulturfond

1995 - Rogaland Fylkeskommunes Kulturstipend / Kultura Stipendio de la Regiono de Rogaland

1989 - Kulturstipend Suldal kommune / Kultura Stipendio de la Komunumo de Suldal

Oficialaj norvegaj mendoj

2017 - 2018  Gajnis la artan konkurson organizita de la Universitato de Stavanger por krei

            grafikojn kiel donaco por la studentoj, grado Majstro en la Fakultato de Sociaj Sciencoj

2002 – Norsk Fransk Kultur Senter / orvega Franca Kultura Centro Stavanger

1999 - 2000 - 6 Artaĵoj - Bryne Videregående Skole / Gimnazio de Bryne

1996 - Rogaland Psykiatriske Sykehus / Psikiatria Malsanulejo de Rogaland

1992 - Fresko - Maya Sentro Stavanger

 

bottom of page