top of page
 Bonvenon 
Atelier R É S O N A N C E S
Logo Atelier noir.jpg
11-12 novembro  2023       12a-19a

                          Ekspozicio
                      " Renaskiĝo "

Limarka 133 - ESPERANTOVEIEN   4311 Hommersåk
Venonta ekspozicio
en preparado

KONCEPTO DE LA EKSPOZICIO


Tiu ekspozicio estos tre influita de la lando kie mi loĝas de multaj jaroj, Norvegio. Ĉi tiu lando kiun mi malkovris kiel infano kaj kie mi translokiĝis de longtempe. Dum multaj jaroj iom post iom nekonscie influis min la lokoj ĉirkaŭ mi, la pejzaĝoj, la formoj, la koloroj, la atmosferoj.

 

Nature kaj iom misterie venis tiuj impresoj en miajn bildojn.

Ĉar mi naskiĝis kaj plenkreskis en la granda urbo Parizo kie mi studis arton antaŭ ol mi translokiĝis en Skandinavion, mia laboro estas ankaŭ markita de la kulturo de mia deveno.

En ĉi tiu ekspozicio mi uzos malsamajn materialojn kiel ligno, metalo, papero, tolo liberigante la tradiciajn teknikojn de pentraĵo, grafikaĵo aŭ glubildo.

Mi provas ciujn eblajn formojn por traduki miajn impresojn.

Ofte la lumo estas centra en miaj kompozicioj. La efektoj pli fortiĝas kun la kontrastoj senbrila-brila, strukturoj malglata-glata, la ekbriloj de orfolioj kaj bronzpulvoj, la monokromaj klaraj detalojn apud la mallumaj fragmentoj.

Mi ŝatus prezenti ekspozicion kiu allogu kaj surprizu la publikon.

Konsiderante la pentraĵoj inter abstraktaj kaj figuraciaj , homoj devus sperti momenton de introspekto estetika kaj poezia sento.

En turbulenta kaj perforta tempo, veki sentojn de harmonio kaj paco ŝajnas al mi tre necesa.
 

 

 

 

 

 

bottom of page